Hírek

Baza nivelo (B1)

Tiu nivelo baziĝas je la specifo Salto de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi pritaksas, ĉu la kandidato kapablas elturniĝi en la bazaj situacioj de la ĉiutaga vivo, komenci kaj vivteni baznivelan komunikadon en sociaj, kulturaj kaj laborejaj rilatoj.

  Daŭro Taskotipo Longeco Poentoj
Parole 10 minutoj Libera interparolado ĉ. 4 minutoj 40 poentoj*
Memstara prezento de temo (surbaze de bilda stimulo)

(la ekzamenato elektas unu el du bildoj)

ĉ. 3 minutoj
Situacia ludo
(la ekzamenato prenas unu el la laŭtema stoko)
ĉ. 3 minutoj
30 minutoj Aŭda kompreno de sonregistraĵo

- parte redaktita dialogo (multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo)

- (redaktita) teksto el aŭd-vidaj publikaĵoj (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo, ktp.)

1800-2200 n 20 poentoj
Parola ekzameno 60 poentoj
Skribe 120 minutoj Lega kompreno

unu pli longa aŭ du malpli longaj (redaktita(j) skribnorma(j) teksto(j)

(taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo , vera/malvera)

2600-3000 n 20 poentoj
Letero (skriba sinesprimo)

eblas elekti el du temoj;

laŭ kvar aŭ kvin skemeroj

13-15 linioj

(ĉ. 100 vortoj)

20 poentoj
Lingvokonaj taskoj

diverstipaj, gramatikaj kaj leksikaj taskoj (kompletigo el aŭ sen listo, transformo, ktp.)

20 unuoj 10 poentoj
Skriba ekzameno 50 poentoj
Sume: Kompleta ekzameno 110 poentoj

 

*Detaligo de la poentoj de la parola ekzameno antaŭ la komisiono:

Komunika valoro, prononco 15 poentoj (po 5 poentoj en la 3 taskoj)
Vort-trezoro 15 poentoj (po 5 poentoj en la 3 taskoj)
Lingva korekteco 10 poentoj
Sume 40 poentoj

 

TEMARO

1. Personaj kaj familiaj indikoj

  • sinprezento, prezento de sia familio, personaj indikoj
  • profesio de la ekzamenato kaj de familianoj
  • familiaj festoj, tradicioj

2. Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo

  • prezenti sian domon / loĝejon kaj ĉirkaŭaĵon
  • prezenti sian loĝurbon / loĝkvartalon / vilaĝon
  • studenthejmo, luita loĝejo

3. Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj

  • profesio kaj laboro de la ekzamenato, ĉi-rilataj planoj
  • profesia orientiĝo
  • tagordo

4. Lernado

  • tagordo dum lernado
  • prezentado de sia lernejo, de la studobjektoj kaj instruistoj
  • prijuĝo, notoj, ekzamenoj
  • lernejaj programoj

5. Komunikado

  • lingvolernado, ebloj de lingvolernado, la rolo de fremdaj lingvoj en la privata vivo kaj en la profesia laboro
  • kiel telefoni
  • la ĉiutaga rolo de la komputilo kaj interreto

6. Rilato kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo

  • renkontiĝo, saluto, adiaŭo
  • geamikoj, konatoj, samklasanoj aŭ gekolegoj
  • vestoj
  • komunikiloj: telefono, korespondado ktp.

7. Libertempo, amuziĝo, kulturo

  • kiel pasigi sian liberan tempon, ebloj por amuziĝo
  • propra interesiĝo, hobioj
  • televido, radio
  • teatro, kinejo, koncertoj; programo, mendo kaj aĉeto de biletoj

8. Sano, sporto

  • farto, sana vivmaniero, korpa higienio
  • oftaj malsanoj, simptomoj, kuracista, hospitala prizorgo
  • sporto, ebloj por sportado, kelkaj sportbranĉoj

9. Aĉetado kaj servoj

  • aĉetado en magazeno, butiko, supervendejo; la plej gravaj manĝaĵoj, vestaĵoj kaj mastrumaj artikloj
  • aĉetkutimoj, aĉeto de donacoj
  • servoj: poŝto, banko (sendi leteron, ĝiri monon), frizisto

10. Manĝado

  • oftaj manĝaĵoj, trinkaĵoj; preferata manĝaĵo; manĝi sane; nacia kuirarto
  • manĝi hejme, en la lenejo / laborejo
  • manĝi en restoracio (rezervi, mendi, pagi)
  • kuirado, gastigo, esti gasto (inviti, akcepti; proponi, regali, laŭdi, danki ktp.)

11. Trafiko

  • ĉiutaga veturo al la lernejo / laborejo, loka kaj interurba trafiko
  • trafikiloj: tramo, aŭtobuso, metroo, aŭtomobilo, biciklo ktp.; aĉeto de biletoj, ekiro kaj alveno de veturiloj; mendo de taksio
  • parki aŭtomobilon, aĉeti benzinon, riparigi aŭtomobilon

12. Vojaĝo

  • vojaĝi per aŭtomobilo, trajno, aŭtobuso, aviadilo, ŝipo; haltejo, stacidomo, ktp.; aĉeti kaj validigi bileton, itinero, ekiro kaj alveno
  • vojaĝagentejo, memorganizita vojaĝo
  • landlimo: kontrolo de pasporto, dogana kontrolo, monŝanĝo
  • tranoktejoj: hotelo, kampadejo ktp; mendi tranoktejon, post alveno: registriĝo, servoj
  • rakonti vojaĝtravivaĵojn

13. Nia medio, la naturo

  • nia natura medio: bestoj, plantoj
  • vetero: vetero laŭsezone, nuna vetero

14. La lando de la ekzamenato

  • la ĉefaj karakterizaĵoj de la lando: situo, ĉefurbo, kelkaj vidindaĵoj
  • ĉiutagaĵoj: manĝkutimoj, veturado, vestado, formoj de socia vivo ktp.
  • festoj, tradicioj

15. Esperanto-kulturo

  • informiĝi pri kaj per Esperanto: Esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj (prezenti unu), retejoj kaj diskutlistoj (prezenti unu)
  • praktika uzo de Esperanto: korespondado, internaciaj kaj landaj kongresoj, kunvenoj (prezenti unu; kiel aliĝi?), Pasporta Servo
  • historio de la internacia lingvo: genezo de la lingvo Esperanto kaj ĝia evoluo; Zamenhof
  • historio de la Esperanto-movado: la unua Universala Kongreso, Bulonja Deklaracio
  • Esperanto-literaturo: originala kaj tradukita literaturo (prezento de unu verkisto/verko) organiza vivo: nuntempe funkciantaj organizaĵoj (UEA, TEJO, Landaj Asocioj ktp. - prezenti unu)

 

Por sukcesi en la ekzameno vi bezonas atingi la minimumon de la poentoj laŭ la unuopaj ekzamentaskoj (tion vi povas legi en la tabelo) kaj necesas ke vi atingu suman minimumon en la du partoj aparte. Tiuj estas:

Parola parto: minimume 36 el 60 poentoj
Skriba parto: minimume 30 el 50 poentoj

 

La minimumoj de poentonombroj por trapasi ekzamenon B1, por ĉiu respektiva kapablo estas:

Parola Parolkapablo Komunika valoro Maks. 15 poentoj Atingenda minimumo:
16 poentoj
Vort-trezoro Maks. 15 poentoj
Lingva ĝusteco Maks. 10 poentoj
Parolkompreno Parolkompreno
(sonregistraĵo)
Maks. 20 poentoj Atingenda minimumo:
8 poentoj

 

Skriba Lingvokono Maks. 10 poentoj Atingenda minimumo: ne estas
Skriba sinesprimo Maks. 20 poentoj Atingenda minimumo: 8 poentoj
Lega kompreno Maks. 20 poentoj Atingenda minimumo: 8 poentoj

Tisztelt Vizsgázó!
Üdvözlünk új online ügyintézési rendszerünkben. A regisztrációt követően a jelentkezéstől az eredménylekérdezésen át a vizsgadíj online befizetésig minden lényeges dolgot el tudsz intézni egy helyen.
Online jelentkezés csak a következő vizsgaidőszakra lehetséges.
Jelentkezési lappal személyesen és postai úton hónapokkal előre is lehet jelentkezni.
Jó tanulást és eredményes nyelvvizsgát kívánunk!


pld.: 20000200013658AWAS
(A kódszámot az értesítő levélben kapta kézhez.)

Az ITK közreműködésével készült ingyenes online idegenforgalmi tananyag:

Welcome to Hungary

1085 Budapest, Rigó u. 16.
Tel.: 459-9614