Supera Fremdlingva Trejnejo de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK)
La
Supera Fremdlingva Trejnejo (ITK) estas sendependa ne-profitcela instituto aŭspiciata
de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE).
La ĉefa laboro de la pli ol kvardek jara instituto estas la administrado de
ekzamenoj, sed ĝi okupiĝas ankaŭ pri lingvoinstruado. Ĉiujare aperas ĉirkaŭ 100
mil kandidatoj kaj ekzamenoj estas ofertataj en 30 lingvoj, inter ili ankaŭ en
Esperanto. La instituto – kun sidejo en Budapeŝto – havas tutlandan reton kun
ekzamenlokoj en la plej grandaj universitatoj kaj ankaŭ en aliaj edukinstitutoj.
Ĉirkaŭ 50 stabanoj kontrolas kaj kunordigas la laboron de pli ol 1000
ekzamenantoj. Unu el la gravaj taskoj de la instituto estas la normigita
pritaksado de scioj pri la hungara lingvo kaj kulturo enkadre de moderna
ekzamensistemo.

