En la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) oni ekde 2009 povas trapasi ŝtate agnoskitan, unulingvan ekzamenon pri Esperanto.
Nia centro – krom respekti la preskribojn de la akreditigaj reguloj – akorde kun la vidpunktoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj de la Komuna Eŭropa Referenckadro - ellaboris la ĝeneralan unulingvan ekzamensistemon. Por ĝia ellaborado estis trastuditaj internaciaj ekzamensistemoj kaj kompreneble ni utiligis la plurjardekajn spertojn de nia propra, internacie rekonata dulingva ekzamensistemo.

La unulingva Esperanto-ekzameno trapaseblas je la sekvaj niveloj:

  B1 (baza nivelo) - Ŝtate akreditigita lingvoekzameno
  B2 (meza nivelo) - Ŝtate akreditigita lingvoekzameno
  C1 (supera nivelo) - Ŝtate akreditigita lingvoekzameno

 

La unulingvajn Esperanto-ekzamenojn oni povas trapasi ne nur en la budapeŝta sed ankaŭ en aliaj hungariaj ekzamencentroj.

La Esperanto-lingvoekzamenoj trapaseblas ankaŭ eksterlande. Tiuj ekzamenoj tute identas kun la hungariaj ekzamenoj, sed laŭ la validaj leĝoj ili ne estas ŝtate agnoskataj, ĉar la hungara ŝtato ekster la landlimoj de Hungario akreditas nur tiujn ekzamenlokojn, kiuj pri la hungara lingvo organizas ekzamenojn.

Pri la eksterlande supereblaj Esperanto-ekzamenoj vi trovas informojn sur la subaj paĝoj:

1085 Budapest, Rigó u. 16.
Tel.: 459-9696