Celoj

„Tradicia, tamen moderna” estas la devizo de la Supera Fremdlingva Trejnejo (ITK) de ELTE. Niaj direktantoj kaj stabo agadas celante elstarecon laŭ la postularo de akreditigaj instancoj kaj laŭ la atendoj de niaj kandidatoj, laŭ la ĉiam ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, kaj ankaŭ pro la bezono sekvi aktualaĵojn. Rezulto de nia strebado en la lastaj jaroj je adapto de nia test-sistemo al la nunaj eŭropaj normoj estas, ke ALTE, organizaĵo unuiganta la plej grandajn ekzamencentrojn en Eŭropo, agnoskis nian ekzamenon de la hungara kiel fremda lingvo.

Estas privilegio kaj valoraĵo esti la unua elekto de niaj ekzamenotoj, kies fidon kaj fidelecon ni strebas rekompenci kaj teni.

Kontrolata de ELTE de 2005, nia instituto ofertas lingvokursojn ankaŭ al universitataj studentoj. Ni modernigis la universitatajn lingvajn kursojn por plibonigi la rezultojn de studentoj per ofertado de pluraj novaj servoj, kiel ekz. retaj provtestoj.

Ni fieras pri niaj atingoj, kaj daŭrigas la laboron kaj klopodojn por esti la plej bonaj.




1085 Budapest, Rigó u. 16.
Tel.: 459-9614